1. Salikan trunkon malkaŝas ventospiro. La krurojn sveltajn, ho kara, vent' malkaŝis vestblove en sopiro. 2. Mi ŝiris florojn. Mia manik' odoras. Jen, najtingalo odorlogate kantas: ĝi kredas: arbo floras. 3. Ho, ami tiun kiu ne volas senti, estas pli vane, ol sur la fuĝan fluon de l' akvo nombrojn pentri. 4. Se oni povus la korojn interŝanĝi, li spertus, kiel akre la koron povas la amrifuzo tranĉi. 5. Ho, kiu donis al am' la nomon amo? Pli simple estus ĝin nomi mort', ĉar ami kaj morti estas samo. 6. Sendorma nokto. Sur mont' kukolo krias. Ho, fora birdo! Ĉu same am' vin ŝiras, ke dormi vi ne scias? 7. Min igis ombro jam la sopiro febra. Se nur la karan mi povus sekvi ombre! Sed tio, ve, ne ebla. |